Showing posts with label diceware. Show all posts
Showing posts with label diceware. Show all posts

Wednesday, July 2, 2014

Dajsvaro

Ĉi tio estas traduka projekto de la Diceware paĝaro (angle) kaj ĝi ne jam estas kompleta. Ĉiom vi bezonas scii (la instruktcioj, ktp) por nun kaj la vortlisto ja estas tradukita.

Ĝuu kaj avizu min se vi trovas erarojn, precipe en la pasfraza vortlisto.

~



Ĉi tiu retpaĝaro proponas pli bonan manieron por krei fortan pasfrazon kiu estas facila memori por uzo en ĉifradaj kaj sekurecaj programaroj. Malfortaj pasvortoj kaj pasfrazoj estas unu el la plej kutimaj problemoj en komputila sekureco. Oni povas lerni kiel fari ĝin ĝuste. Iu ajn povas uzi ĉi tiun informon. Oni ne bezonas koni kriptografion aŭ matematikon. Nur faru la simplajn instruktciojn ĉi tie.