Showing posts with label laborolibro. Show all posts
Showing posts with label laborolibro. Show all posts

Wednesday, May 6, 2015

Laboro - Parto 10

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 10

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi volas korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Laboro Infuzas Iniciatemon

Homoj penige laboras nuntempe, certe. Liganta la eblecon akiri rimedojn kontraŭ merkataj rendimentoj kaŭzis neniam antaŭe konata progreso kaj teknologia kaj produktada. Vere, la merkato akaparas la akiradon de niaj kreemaj kapabloj ĝis tia grado ke multaj homoj nur ne transvivas sed ankaŭ havi ion por fari, sed kian iniciatemon ĉi tio infuzas al homoj?

Ni revenu al mondplivarmiĝo, unu el la plej seriozaj krizoj kiuj kontraŭstaras la mondon. Post jardekoj de neado, politikistoj kaj komercistoj finfine faris ion pri ĝi. Kaj kion ili faras? Trovanta manierojn por gajni monon! Karbokreditoj, "pura" karbo, "verda" investado – kiu vere kredas ke ĉi tiuj estas la plej efektivaj manieroj por halti mondplivarmiĝon? Ironie, la katastrofo kiun esti kaŭzita de kapitalistoj nun povas esti uzata por sproni pli de konsumado, sed ĝi montras pli pri la tipo de iniciatemo kiun ĝi infuzas. Kia homo, frontanta la eblecon por malhelpi la finiĝon de vivo sur la tero, respondas, "Jes ja, sed kion tiu provizas al mi?"

Se ĉio en nia societo estas spronata pro motivo por gajno, eble tio ne estas iniciatemo. Vere havanta iniciatemon, iniciatanta novajn valorojn kaj novajn vivmanierojn – ĉi tio estas tiel nekredebla al la ambicia komercisto kiel la plej mallaborema dungito. Kio se laborado – tio estas, donanta vian kreeman potencon al aliaj, ĉu manaĝistoj aŭ klientoj – fakte forronĝas iniciatemon?

La pruvo por ĉi tio plivastiĝas krom la laborejo. Kiom da homoj kiuj ĉiam ĉiutage iras laborejon sed ne povas alveni ĝusttempe al bandpratiko? Ni ne povas legi la ĉapitrojn por la libroklubo eĉ kiam ni povas fini hejmtaskon por lernejo; la aferoj kiujn ni vere volas fari troviĝas ĉe la fundo de nia "por fari" listo. La kapablo por fari sindevigojn, fariĝas io ekster ni, asociata kun eksteraj rekompensoj aŭ punoj.


Imagu mondon kie tio, kion homoj faras, ili faris ĝin ĉar ili volis do, ĉar ili propre volis ke ĝi plenumiĝu. Laŭ dungantoj kiuj baraktis kun indiferentaj dungitoj, la ideo ke kunlabori kun homoj kiuj prizorgas la samajn projektojn ŝajnas utopie. Sed ĉi tio ne estas pruvo ke nenio fariĝus kompleta sen estroj aŭ salajroj – ĝi nur montras ke laboro ŝtelas el ni iniciatemon.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Thursday, January 15, 2015

Laboro - Parto 9

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 9

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton


Laboro Estas Vojo al Memplenumiĝo

Kontraŭe, anstataŭ permesanta homojn atingi feliĉecon, laboro ebligas la plej malbonan tipon de memneado.

Obeanta instruistojn, ĉefulojn, ordonojn de la merkato – aldone, leĝojn, atentadojn de gepatroj, religiajn dogmojn, sociajn normalecojn – ni estas formitaj el infanaĝo por formeti niajn dezirojn. Obei ordonojn fariĝas senkonscia reflekso, ĉu ili estas la plej bonaj agadoj por ni aŭ ne; kaj sekvi kaj fidi je la spertuloj fariĝas kutimo.

Vendi nian tempon anstataŭ fari aĵojn pro ilia merito, ni fine taksas niajn vivojn per kiom ni povas atingi kontraŭ ili, ne kion ni povas atingi el ili. Kiel sendependaj sklavoj vendantaj niajn vivojn hore al hore, ni pensas ke ni ĉiuj havas prezon; la kosto de la prezo fariĝas nia mezuro de valoro. Tiamaniere, ni fariĝas varoj, kiel dentopasto kaj neceseja papero. Kio, antaŭe, estis homo, nun estas dungito, kiel kio antaŭe estis porko, nun estas ŝinko. Niaj vivoj malaperas, elspezitaj kiel la mono por kiu ni vendas niajn vivojn.

Ofte, ni tiel kutimas cedi aĵojn kiuj estas raraj al ni, ke ofero estas la sola maniero por esprimi ke ni meritas ion. Ni martirigas nin por ideoj, kampanjoj, amo de unu de la alia, eĉ kiam ĉi tiuj supoze devus helpi al ni trovi feliĉecon.

Estas familioj, ekzemple, kiuj montras amecon per konkurado: kiu oferas pli ol la aliaj por la familio. Kontentiĝo ne estas nur malfruiga, ĝi estas donata el unu generacio al la venonta. La eblo por fine ĝuas ĉi tiun feliĉecon, savata dum jaroj de sendanka laborado, estas prokrastata al la infanoj; sed tamen, kiam ili adoltiĝas, esti taskata kiel adoltoj respondecaj, ili ankaŭ devus laboradi.


Sed ĉi tio devus halti iam, ie.

Monday, December 29, 2014

Laboro - Part 8

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 8

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton


Vi Bezonas Laboron Por Vivteni


“Taksoj de vivokostoj” estas iluziaj – oni ne vere vivas! “Taksoj de laborado” estas pli ĝusta, kaj ĝi ne estas malmultekoste.

Ĉiuj scias kion dompurigistoj kaj telerlavistoj pagas por esti la fundo de nia ekonomio. Ĉiu el la plagoj de malriĉeco – dependeco, difektaj familioj, malsaneco – estas kutimaj por tiaj laborantoj; la homoj kiuj transvivas ĉi tion, kaj iel alvenas laboron ĉe la komenco de la laborperiodo, estas miraklo. Pensu pri kion ili povus atingi se si estu liberaj por apliki tiun potencon por fari iun krom enspezanta monon por iliaj dungantoj!

Kio pri iliaj dungantoj, bonŝance esti pli altaj sur la piramido? Vi pensus ke enspezi pli grandan salajron, signifus ke vi havos pli monon kaj pli liberecon, sed ĝi ne estas tiel simple. Ĉiu laboro havas malvideblajn kostojn: kiel telerlavisto devas pagi busoveturprezon kaj al kaj el la laborejo, korporacia advokato devas flugi libere iam ajn, por konservi membrecon ĉe la golfludejo por renkontiĝoj komercaj neformalaj, por posedi etan domegon por gastigi gastojn kiuj ankaŭ estas aĉetantoj. Ĉi tio estas kial mezklasanoj ne povas facile ŝpari monon por kiam ili atingas pli altan nivelon, por ke ili povas eksiĝi la konkuro: atingi pli altan nivelon signifas vi kuras samloke. Vi povus progresi al pli belaspekta kuradmaŝino, sed vi bezonos kuri pli rapide por resti sur ĝi.

Kaj ĉi tiuj kostoj de laborado estas la malplej multekoste. Unun enketon eltrovas ke homoj el diversegaj vivmanieroj estis demanditaj pri kiom da mono ili bezonus por vivi tia vivo kiun ili deziras; ĉu aŭ malriĉulo aŭ riĉulo, ili ĉiuj respondis ke ĉirkaŭ duobla de sia nuntempa enspezo. Do, mono estas ne nur multekoste por akiri, sed, kiel ia ajn dependiga drogo, ĝi fariĝas malpli kaj malpli kontentiga! Kaj ju pli vi grimpas la piramidon, des pli vi bezonas batali por resti tie. La riĉa estro devus forlasi siajn malĝentilajn pasiojn kaj sian konsciencon, devus konvinki sin mem ke si meritas pli ol la kompatinduloj kiuj laborado provizas por sia komforto, devus halti sian impulson por demandi, dividi rimedojn, imagi sin mem vivanta vivo de alia; se si ne faras do, pli aŭ malpli baldaŭ, ia pli malkompatema konkuranto anstataŭigos sin. Ambaŭ manlaboristoj kaj administrantoj devus preskaŭ mortigi sin mem por konservi siajn laborojn kiuj konservas siajn vivojn; la rezulto estas detruo de aŭ korpo aŭ animo.

Tiuj estas la kostoj kiujn ni pagas persone, sed ankaŭ estas mondokosto pagi por ĉi tiu laborado. Kune kun la mediokostoj, estas malsanecoj, vundoj kaj mortoj rilate al laborado: ĉiujare, ni mortigas homojn po miloj por vendi burgerojn kaj membrecojn de ekzercadejoj al la transvivantoj. La Usona Fako de Laboro raportis ke duoble da homoj suferis morto pro vundoj el laboro ol tiuj kiuj mortis ĉe la atakoj je 11an de septembro en Usono, kaj tiu ne inkluzivas la nombron de malsanecoj pro laboro. Precipe, pli multegekosta ol iu ajn kosto, estas la kosto de neniam lernanta kiel direkti niajn proprajn vivojn, neniam havanta la eblecon por respondi aŭ eĉ demandi kion ni farus kun nia tempo sur ĉi tiu mondo se ni havus la elekton. Ni neniam scios kion ni forlasis kiam ni nur akceptas mondon en kiu homoj estas tro okupataj, tro malriĉaj, aŭ tro rompataj por fari tion.

Kial laboras, se ĝi estas tiel multekosta? Ĉiu scias la respondon – neniel alia maniero ekzistas por akiri la rimedojn ke ni bezonas transvivi, aŭ eĉ partopreni en societo. La pli fruaj vivmanieroj kiuj permesis al ni vivi, estis detruataj – ili estis detruataj pro konkerantoj, vendistoj de sklavoj, kaj korporacioj kiuj ne restigis nek tribon, nek tradicion, nek ekosistemon funkciantajn. Spite propragando el kapitalistoj, liberaj homoj ne kuras fabrikejojn por salajroj magraj se si havas aliajn elektojn, eĉ ne por popularaj ŝuoj kaj programaroj.


Per laboranta kaj aĉetumanta kaj pagantaj fakturojn, ni ĉiuj helpas daŭrigi la kondiĉojn kiuj ebligas tiajn agadojn. Kapitalismo ekzistas ĉar ni inventas ĉiun ke ĝi enhavas: ĉiu de nia energio kaj lerteco en la merkato, ĉiu de niaj rimedoj ĉe la superbazaro kaj la borso, ĉiu de nia atento ĉe la amaskomunikilo. Pli precise, kapitalismo ekzistas ĉar niaj ĉiutage agadoj ja estas ĝi. Sed ĉu ni daŭras reprodukti se ni sentas ke ni havas alian elekton?

Monday, December 22, 2014

Laboro - Part 7

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 7

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton


Laboro Kreas Riĉecon

Laboro ne simple kreas riĉecon kiam malriĉeco ekzistis antaŭe. Krome, dum gi riĉigas iun proprakoste de aliaj, laboro kreas malriĉecon ankaŭ, proporcie al profito.

Malriĉeco ne estas objektiva stato, sed interrilato produkata el malebena disdonado de rimedoj. En societoj kiuj homoj dividas ĉiun, malriĉeco ne ekzistas. Eble malabundeco, sed neniu suferas la malhonoraĵo de havanta nenion dum aliaj havas pli ol si povas eĉ uzi. Dum profitoj amasiĝas kaj la minimumo de riĉeco kiu necesas por havi influon en societo kreskas pli kaj pli, malriĉeco fariĝas pli kaj pli malforteca. Ĝi estas tipo de ekzilo – la plej kruela tipo de ekzilo, ĉar vi restas ĉe societo dum samtempe esceptate el ĝi. Vi povas nek partopreni nek fari ion malsame.


Laboro ne nur kreas malriĉecon kaj samtempe riĉecon – ĝi koncentras riĉecon por malmultaj homoj dum ĝi disvastigas malriĉecon por eĉ pli multaj homoj. Por ĉiu Bill Gates (Bil Gejts), miliardo de homoj devu vivi sub la limo de malriĉeco; por ĉiu Shell Oil (Ŝel Ojel), Nigerio devu ekzisti. Ju pli laboro, des pli profito kiun estas amasigata el nia laboro, kaj la pli malriĉa ni estas kontraŭ niaj ekspluatantoj.


Vidu la Tutan Tradukprojekton

Monday, December 15, 2014

Laboro - Parto 6

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 6

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Laboro Estas Produkta

Oni ne povas nei ke laboro estas produkta. Ni nur laboris dum miloj da jaroj sed ĝi ja ŝanĝis la tutan mondon.

Sed, kion ĝi produktas? Unu-uzaj manĝobastonetoj po miliardoj; tekokomputiloj kiuj malmoderniĝas post kelkaj jaroj. Kilometroj da rubejoj kaj tunoj da fluorklorkarbonhidrogenaĵoj. Fabrikejoj kiuj rustiĝas kiam la laborantujo fariĝas pli malmultekosta ie en la mondo. Rubujoj plenplenas de ekscesaj produktaĵoj dum milionoj suferas nutromankon; ĥirurgioj kaj kuracado kiuj la riĉuloj povas havi la rimedojn por aĉeti; romanoj kaj filizofiaj skoloj kaj artaj movadoj kiuj la plej parto de ni ne havas la tempon por partopreni dum ni vivas en societo kiu malmeritas dezirojn ol profitoj kaj bienaj rajtoj.
Kaj kie la rimedoj por tia produktado devenas? Kio okazas al la ekosistemoj kaj la komunumoj kiuj estas rabadataj kaj ekspluatataj? Se laboro estas produkta, ĝi estas eĉ pli detrua ol tio.

Laboro ne produktas produktaĵojn el nenio; ĝi ne estas magio. Pli ĝuste, ĝi prenas aĵojn el la biosfero – komuna fisko dividata por ĉiuj homoj – kaj faras ilin produktaĵoj movataj pro la logiko de la merkato. Laŭ la homoj kiuj vidas la mondon kiel bilancoj, ĉi tio estas pli bona, sed laŭ la cetere de ni, ne devu kredi tiajn homojn.

Kapitalistoj kaj socialistoj premisas ke laboro faras valoron. Laboristoj devu konsideri malsaman eblecon – ke laboro forkonsumas valoron. Tio estas la kialo ke la arbaroj kaj la polusaj glaĉeroj estas forkonsumataj kaj ankaŭ la horoj de niaj vivoj: la doloroj en niaj korpoj kiam ni alvenas hejmen similas al la difekto kiu okazas monde.

Kion ni devu produkti, se ne ĉi tia aĵo? Nu, kio pri feliĉeco mem? Ĉu ni imagas societon kiu la primara celo de nia agado estas por pli sperti vivon, esplori ĝiajn misterojn, ne nur por amasigi riĉecon aŭ venki la konkuron? Ĉu ni ankoraŭ produktas produktaĵojn en tia societo, jes ja, sed ne por konkurso aŭ profito. Festivaloj, festenoj, filozofio, romanco, kreaj penoj, infanzorgado, amikeco, aventuro – ĉu ni imagas ke ĉi tio estas la plej grava parto de niaj vivoj, ne nur vivebla dum niaj nelaborantaj tempoj.


Hodiaŭ, vivo estas malsama – nia koncepto de feliĉeco estas konstruata por sproni produktadon. Oni ne devas miri kial produktaĵoj puŝas nin pli malproksime el la mondo.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Monday, December 8, 2014

Laboro - Parto 5

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 5

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Laboro Necesas

Nu, depende je kio oni signifas kiam oni uzas la vorton "laboro". Pensu pri kiom da homoj ĝuas ĝardenumadon, fiŝkaptadon, ĉarpentadon, kuiradon, kaj eĉ programadon nur por siaj amuzoj. Kio se tia agado povas provizi viajn bezonojn?

Dum centoj da jaroj, homoj asertis ke teknologia progreso baldaŭ liberigos homaron el la bezono por labori. Hodiaŭ ni havas kapablojn kiujn niaj prauloj eĉ ne povis imagi, sed tiuj antaŭdiroj ankoraŭ ne plenumiĝis. Usone, ni fakte laboras pli longajn horojn ol ni laboris jardekojn antaŭe – la malriĉuloj por supervivi, la riĉuloj por konkuri. Aliaj kiuj ne povas ĝui la libertempon kiun ĉi tiu teknologia progreso devus provizi, senespere serĉas por laboro. Malgraŭ la recesio kaj la bezono por aŭsteraj rimedoj, korporacioj anoncas pli grandajn profitojn ol iam ajn, la riĉuloj estas pli riĉaj ol iam ajn, kaj multege da aĵoj estas fabrikitaj por nur forĵeti sin. Sufiĉe da riĉeco ja ekzistas. Sed ĝi ne estas uzata por liberigi homaron.

Kia sistemo samtempe kreas abundon kaj malhelpas nin uzi ĝin efektive? La defendantoj de la libera merkato argumentas ke alternativo ne ekzistas – kaj dum societo estas organizata tiele, tiu alternativo ja ne ekzistas.

Sed unun fojon, antaŭ laborhoraroregistroj, ĉiu estis farita sen laboro. La natura mondo kiu provizis niajn bezonojn, tiam ne estis disigata kaj malŝatigata. Sciaro kaj lerteco ne estis la sola posedaĵo de permesilitaj spertuloj, kaptata de multekostaj institucioj; tempo ne estis apartigata laŭ produkta laboro kaj konsuma libertempo. Ni scias ĉi tion ĉar laboro estis kreita antaŭ nur miloj da jaroj, sed homoj ekzistis dum centmiloj da jaroj. Oni aŭdas ke tiam vivo estis "soleca, malriĉa, malfacila kaj mallonga" – sed tiu versio estas el la uloj kiuj detruis tian vivmanieron, ne la homoj kiuj vivas tiel.


Ni ne bezonas agi kiel antaŭe, aŭ se eĉ ni povas reveni – nur ke vivo ne bezonas esti same kiel nun. Se niaj prauloj povus vidi nin nun, si estus ekscitaj pro niaj eltrovaĵoj kaj timegaj pro aliaj, sed ili ja estus ŝokataj pro ni aplikas tiujn eltrovaĵojn. Ni konstruis ĉi tiun mondon per nia laboro, kaj sen iaj malhelpaĵoj, ni povas certe konstrui pli bonan mondon. Ĉi tio nesignifas ke ni bezonas forĵeti ĉiujn kiujn ni lernis. Ĉi tio nur signifas ke ni forĵetu ĉiujn kiujn ni lernis ke ne funkcias.

Monday, December 1, 2014

Laboro - Parto 4

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 4

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

La Mitologio de Laboro

Kio se neniu laboras? Sklavlaborejoj malpleniĝus kaj ĉenstabloj ĉesus tuj, almenaŭ la fabrikejoj kiuj faras aĵojn kiujn neniu farus memvole. Ĉagrenuloj, kiuj regas aliajn nur pro siaj riĉejoj kaj titoloj, bezonus lerni pli bonajn manierojn por interrelati kun aliaj. Trafikŝtopiĝoj ja ĉesus, ankaŭ oleaj disverŝoj. Papera mono kaj laboraj aliĝiloj estus uzata kiel alumeto dum homoj malfaras ŝanĝojn al interŝanĝado kaj komuneco. Herbo kaj floroj kreskus el fendaĵoj en la trotuaro, kiu finfine kreskus fruktarboj.

Kaj ni ĉiuj mortos pro malsateco. Sed ni ne povas manĝi la paperojn aŭ la analizojn de niaj rendimentoj ĉe laboro, ĉu ne? La aferoj kiuj ni kaj faras kaj fabrikas pro mono estas tute nekoncerna por nia travivado – kaj ankaŭ kio havas signifon por niaj vivoj.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Monday, November 24, 2014

Laboro - Parto 3

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 3

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Forgesu Pri la Ekonomiko – Kio Pri Ni?


Kiam la ekonomiko fiaskas, politikistoj kaj publicistoj ploregas pri la sekvoj por la tipaj laborantaj familioj. Ili demandas krizajn rimedojn – ekzemple, doni milionojn da dolaroj el impostpagantoj al la bankoj kiuj ekspluatis "tipajn laborantajn familiojn" en la unua okazo. Kio fakte okazas?

Ni estas aldirataj ke niaj vivoj dependas je la ekonomiko, ke havi ĝin meritas ian ajn oferon. Sed por la plej parto de ni, doni tiun oferon estas ĉiam ofero por ni.

Kiam la ekonomiko fiaskas, karbofosadejoj ĉesas eksplodigi montarojn. Domkonstruantoj ĉesas faligi arbarojn por konstrui oficejojn kaj amasloĝdomojn. Fabrikejoj ĉesas verŝi malpurigaĵojn en riveron. Malliberejoj estas altrudataj liberigi malliberulojn. Policejoj ne povas aĉeti novajn armilojn. Registaroj ne toleras la elspezon por amasaresti kontestantojn.

Neeviteble, milionoj estas altrudataj el iliaj domoj kaj estos malsataj. Sed la problemo ne estas ke loĝejoj kaj manĝaĵoj ne ekzistas – la krizo ne kaŭzas tion, sed ĉar la sistemo daŭras funkcii.
Longa tempo antaŭ la ekonomika krizo, homoj estis altrudataj el siaj domoj dum konstruaĵoj restas malplenaj kaj la homoj malsatas dum la manĝaĵoprovizoj putras. Se pli homoj malsatas dum krizoj, la kaŭzo ne estas ŝanĝo pro niaj produktaj kapabloj, sed simple unu plu ekzemplo de la maniero kiel niaj societoj ĉiam malracie disdonas rimedojn.

Kiam laborantoj strikas, vi povas vidi iom de la samaj rezultoj kiel dum la krizo. Ili eble malsatas, sed si povas ankaŭ krei novan konscion pri siaj potencoj dum si renkontas unun al la alia ekster la limoj de ĉiutaga laboro. Tiam, subite, societo rimarkas ilin. Iam ili fondas novajn kolektivajn projektojn kaj manierojn por fari decidojn. Iam, ili ankaŭ kaperas siajn laborejojn kaj uzi ilin por fari agadojn preter la logiko de profito kaj konkurado. Same al studentaj okupacioj.

Tial, eble la vera problemo estas ke krizoj kaj strikoj ne faras sufiĉe. Dum la ekonomiko regas niajn vivojn, ia interrompo estos tre malfacila ĉe ni; sed se nenio neniam paneas, eĉ tio ne donus al ni la vivojn de niaj sonĝoj.

Kaj ĉu ni ja aŭ ne pretas por ŝanĝo, ĉi tia vivmaniero ne daŭras eterne. Kiu povas kredi ke ni faras korekte dum poluado mortigas milojn da specioj kaj degeliĝas la polusajn glaĉerojn. Kontraŭ mondplivarmiĝo kaj nuklea milito, homoj eltrovis du manierojn por mortigi homojn. Tiu ne ŝajnas tiel firma!


Se ni deziras daŭri unu plu jarcento, ni bezonas reesplori la mitologion kiun subtenas nian nuntempan manieron por vivi.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Monday, November 17, 2014

Laboro - Parto 2

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 2

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

 i. Laboro

Kio efektive estas laboro? Ni povas difini ĝin kiel agadon por nur akiri monon. Sed ĉu sklava laboro kaj sensalajraj staĝoj ankaŭ estas laboro? Ni povas difini ĝin kiel agadon kiu amasigas monon por iu, sendistinge se tio profitas la ulon kiu faris la laboron. Sed ĉu tio signifas ke kiam oni komencas gajni monon pro agado, ĝi fariĝas laboro, eĉ se ĝi estis amuzaĵo antaŭe? Eble ni povas difini ĝin kiel agadon kiu prenas pli el ni ol ĝi donas al ni, aŭ estas regata per ekster rimedoj.

Aŭ eble ni povas nur kompreni kio estas laboro per pensanta pri la kunteksto kiun ĝi okazas. En "diversa" mondo, io komuna konektas nin: ni ĉiuj estas regataj per la merkato, kristano aŭ islamano, komunisto aŭ konservemulo, en San Paŭlo aŭ San Antonio, vi eble bezonas uzi la plej grandan parton de via vivo komercanta via tempo por mono, aŭ altrudas al iu fari ĝin anstataŭe, aŭ suferas la sekvojn.

Kion ni povas fari? Se vi rifuzus, la ekonomio ja daŭras sen vi; ĝi ne necesas vin, same kiel la milionoj da senlaboruloj, kaj esti malsata sen kialo ne meritas. Vi povas aliĝi kooperativo sed vi konfrontos la samajn insistadojn de la merkato. Vi povas iri pordo al pordo kaj lobii kaj protesti por sklavaj laborantoj, sed se vi ja atingas reformojn, ili – kiel vi – ankoraŭ bezonas labori, ĉu ĉe sindikatismaj fabrikejoj aŭ neregistaraj organizaĵoj. Vi povas iri nokte kun nigra masko survizaĝe kaj frakasi fenestrojn ĉe la butika centro sed la venonta tago, vi bezonos ejon por aĉetumi. Vi ja povas gajni eĉ milionoj da dolaroj kaj ankoraŭ laboras ekscese nur resti vian pozicion kontraŭ aliaj homoj. Eĉ se laborantoj renversis registarojn por fondi komunistajn utopiojn, si fine trovis sin laborantaj refoje – se ili estis bonŝancaj.

Eble ĉi tio ŝajnas ke laboro estas neevitebla, ke nenia rimedo ekzistas por ŝanĝi la strukturon de niaj vivoj. Tio taŭgas la homojn kiuj profitas el ĉi tia afero: ili ne bezonas pruvi ke ĉi tio estas la plej bona sistemo se ĉiuj pensas ke ĝi estas la sola ebla sistemo. Ĉu vivo estis ĉiam tiele?


Nun, tamen, eĉ la estonteco de la ekonomio estas malklara.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Monday, November 10, 2014

Laboro - Parto 1

Laboro
Kapitalismo. Ekonomiko. Resistado.

Parto 1

AVERTO: ĉi tiu traduko estas nek ĝusta nek kompleta. Ĝi estas projekto por plibonigi mian esperanton. Se vi deziras korekti mian tradukon (originale angle) kontaktu min.

Vidu la Tutan Tradukprojekton

Kiam ajn, ni povas ĉesi paganta lupagon, hipotekon, impostojn; ili estus senpovaj se ni ĉiuj ĉesas samtempe. Kiam ajn, ni povas ĉesi iranta laborejon aŭ lernejon – aŭ, iras tien kaj rifuzas obei ordojn aŭ eliri, eble uzas ilin kiel komunumajn areojn. Kiam ajn, ni povas tondi niajn legitimilojn, bruligi monon, forĵeti niajn monujojn, kaj krei kunhelpajn asociojn por kaj krei kaj disdoni ĉiujn kiujn ni bezonas.
*
Kiam mia laborperiodo tedas min, mi pensas pri ĉi tiaj aferoj. Ĉu mi pensas tiel sole? Mi povas imagi la kutimajn kontraŭargumentojn, sed oni ja povas certi ke se ĉi tio okazus ie en la mondo, ĉiuj aliĝus rapide – pensu pri la nekompreneblaj manieroj kiujn ni vivas niajn vivojn. Kio necesas por ĉi tio okazi? Kie ni povas iri por renkonti homojn kiuj ne nur malamas siajn laborojn sed pretas por finfine ĉesi laboro?

I. La Okupacio

Okupacio. Kiam oni aŭdas tiun vorton, eble oni pensas pri rusaj tankoj en la stratoj en orienta eŭropo, aŭ usonaj soldatoj maltrankvile patrolantaj malamikaj ejoj en la mezoriento.

Sed okupacio ne estas ĉiam tiel evidenta. Iam, okupacioj daŭras post la tankoj ne plu necesas. La tankoj povas iri armilejon se la konkeritaj memoras ke la tankoj povas reveni iam ajn – aŭ agi kiel la tankoj estas ankoraŭ tie, forgesanta kial ili faras do.

Kiel oni rekonas okupacion? Historie, okupacitaj homoj devis pagi tributon al siaj okupaciantoj aŭ doni ian servon. Tributo estas ia lupago por nur vivi sur siaj landoj; kaj pri la servo – nu, kio estas via okupacio? Kio okupas vian tempon? Laboro, eble, aŭ du – aŭ preparanta por laboro, aŭ resaniĝanta pro laboro, aŭ serĉanta por laboro. Vi bezonas tiun laboron por pagi lupagon aŭ hipotekon kaj tiel plu – sed ĉu la konstruaĵo kiu vi loĝas, estis konstruita de homoj kiel vi mem, homoj kiuj bezonis pagi siajn lupagojn ankaŭ? Same kiel vi bezonas gajni monon por aĉeti aliajn produktaĵojn – vi kaj aliaj homoj kiel vi faris ilin, sed vi devas aĉeti ilin el firmoj kiuj dungas vin, firmoj kiuj nek pagas al vi la tutan kvanton kiun vi gajnis por ili nek vendas iliaj produktaĵoj tiom kiom kostas ilin por produkti. Ili gajnas tamen!

Niaj vivoj estas okupataj teritorioj. Kiu regas la rimendojn en via komunumo, kiu formas la komunumon kaj la pejzaĝon ĉirkaŭ ĝi, kiu kontrolas vian horaron ĉiutage kaj ĉiumonate? Eĉ se vi estas memdungata, ĉu vi estas la ulo kiu decidas kion vi bezonas fari por gajni monon? Imagu vian ideon de feliĉo – ĉu tio ŝajnas suspekte kiel la utopioj oni vidas en reklamoj? Ne nur nia tempo sed ankaŭ niaj aspiroj, nia sekseco, niaj moraloj, eĉ nia kompreno de kio esti homo signifas – ĉi tiuj estas okupataj, ŝangitaj laŭ la kaprico de la merkato.

Kaj ni ne estas la sola teritorio kiu estas okupata. La nevidebla okupacio de niaj vivoj similas al la milita okupacio de areoj ĉe la limoj de ĉi tiu tero, kie pafiloj kaj tankoj ankoraŭ necesas por asertas la rajtojn de bienposedantoj kaj la libereco de korporacioj komerci spite al la malamikaj loĝantoj – iom el tiuj kiuj memoras vivon sen lupago, salajroj aŭ manaĝeroj.


Tiaj homoj eble ne estas tiel malsimilaj al vi mem, malgraŭ kreskanta en kaptiteco. Eble en la oficejo de la manaĝero, aŭ en la oficejo de la karier-konsilisto, kiam ajn iu provis havi vian atenton kaj vi ne faris do, vi ja estis riproĉita por esti okupata. Sed antaŭ ni komencas krei planoj kaj akrigantaj lancoj, ni rigardos pli atenteme ĉe kion ni alfrontas.

Vidu la Tutan Tradukprojekton